Part of human ageing is the rediscovery of youthful passions, but without the passion.
One of my passions was Esperanto, an “art-language” (Eo: artlingvo) composed and published in 1887 by Ludoviko Zamenhof, a Jewish-Polish physician. In 1957, at age 17, I discovered a book on the language by a British musician, Montagu Butler. After two weeks I could read the language and I even wrote a letter in Esperanto to my girl friend. The rapidity of my learning Esperanto is less a reason to boast about my linguistic talents than it is a reason to praise Zamenhof’s skill in creating a consistent grammar (no irregular verbs) and a vocabulary that networks verb and noun roots from most European languages (and a Hebrew root here or there) into a melodious dialect that sounds Italian to Germans and Germanic to Italians.
Today people usually class Esperanto as a “constructed language,” a metaphorical building or palace of the mind. Others call it an “artificial” language, and this would be correct, if we were to say that a great painting or a great symphony was artificial. No, “art” is the better term, and my verb (Zamenhof “composed” Esperanto) suggests that it is something closer to an opera than an apartment block.
Does anyone speak Esperanto? Thousands certainly do, from those who say a few phrases (like the Polish phrases I picked up from my father and grandmother as a child), to those who converse and give lectures in the language. Hardly anyone speaks Esperanto from the cradle, and those who do so either speak it very poorly as adults or simply give it up (like George Soros, whose Jewish father in Nazi-occupied Austria had very good reasons for speaking only Zamenhof’s language to his sons). Esperanto was intended from the first as an auxiliary language, whereby people who couldn’t understand one another’s language could communicate on a level playing field.
If you want to hear it spoken, there are three movies viewable on YouTube which have Esperanto as their total dialogue: in reverse-chronological order, “Gerda Malaperis”, “Incubus”, and “Angoroj”. The middle one was filmed in Big Sur when I was a novice monk at New Camaldoli Hermitage (1966); the scenery was identical to what I could see on occasional hikes in the hills above the hermitage. Several scenes were shot in the chapel of San Antonio Mission just over the hill from us.
As my Esperanta pasio reawakened, I started transcribing the dialogue, which is sometimes incomprehensible on account of the flawed pronunciation (William Shatner spoke his lines with a Montreal-French accent). I deliberately disregarded both subtitles (the French and the English) and patiently listened and relistened to phrase after phrase, often reading lips, to get it right (or almost). I append the script to this blog post.
Disclaimer: like the reason for uploading movies and such to YouTube, this is purely for informational and educational use. A commercial DVD of the film is available, and that is the one I have. To see it for free, go here: http://youtu.be/LHUfHj2lTaM . The original script was apparently destroyed by Leslie Stevens, the director, when the film was panned by the critics and flopped at the box office. If anyone claims I have violated their copyright, I’ll take the text of my transcription off this page. If, on the other hand, you think I deserve some recognition for my toil, you are welcome to make a donation to New Camaldoli Hermitage, Big Sur CA 93920. Or just say a prayer — in Esperanto, if you wish!
INKUBO: DIALOGO EL FILMO
[Forscena voĉo] En la vilaĝo de Nomen Tuum, antikva cervfontano estas supozata enhavi kuracpovojn. En certaj okazoj personoj estis risanigitaj, sed pliofte ili akiris certan belecon. Tial la loko altiris la vanajn kaj koruptitajn, same kiel la kriplajn kaj malsanajn personojn. Kiel loko de mallumaj mirakloj, la vilaĝo fariĝis sin ĉasloko pro demonoj aperantaj kiel junaj virinoj, kiuj altiras makulitajn animojn en profundan malnoblecon, postulante ilin en la fino por la dio de la mallumo.
[Gustumante akvon el cervfontano, Olin] Sala!
[Olin al Kaja] Ĉu miaj variolmarkoj malaperas? Ĉu mi estas juna? Belega? Ĉu vi deziras min?
[Kaja] Mi deziras vin. Kio okazas al virino kiu trinkas tro da vino en la mezo de la tago?
[Olin] Ŝi estas kaptita!
[Kaja] Kiu estas mia nomo?
[Olin] Mi ne memoras eĉ mian propran nomon.
[Kaja] Kiel vi scias, mi estas pura?
[Olin] Vi estas?
[Kaja] Ne.
[Olin] Vi mensogetas.
…
[Kaja al Olin] Ĉu vi estas grave vundita?
[Olin] Mia frunto…
[Kaja] Lavu ĝin… en la maro.
[Olin] Mi ne povas marŝi.
[Kaja] Mi helpos vin. Mi naĝos, nuda.
…
[Kaja al Amael] Li estis tre riĉa, fratino, riĉa kaj abomena kaj avida je puno.
[Amael] Diru al mi, pri lia animo.
[Kaja] Lia animo, fratino? Animo estis malpulita, kruela, vejnita por negraj fibroj.
[Amael] Kiom da ili vi kaptis hodiaŭ?
[Kaja] Tri. [Mi kaptis] malbelan infanon mortantan per malamo; vidvinon abomenan kaj ĉagrenan; kaj tiun ĉi maniulon.
[Amael] Vi estas malgaja, Kaja.
[Kaja] Mi estas malgaja.
[Amael] La dio de l’ mallumo amas vin.
[Kaja] Do kial li min farigas kapti koruptitajn animojn? Kial mi devas malbone uzi miajn povojn paŝtante porkaĉojn? Mi estas laca altiri malbonaĉajn animojn al l’infero. Kial mi deviĝas tenti ilin, gvidi ilin? Ili trovos propran vojon al la kloaka de l’infero!
[Amaeil] Kiam la greno maturigis, iu devas rikolti ĝin.
[Kaja] Sed kial ni deviĝas fari tiun filaboron? Kial la inkuboj ne leviĝas el l’infero kaj buĉas ilin kiel ŝafojn?
[Amael] Animo ne povas devigate aliĝi al l’infero. Al ĉiu el ili estas ofertita elekto. Kiam ili decidas veni al nia renkonto, ni bonvenigas ilin.
[Kaja] Fratino, mi deziras pli ol tio! Certe, la dio de mallumo estus pli feliĉa por la kapto de bona animo — pura kaj bona, sen ombro de peko.
[Amael] Fratino! Estu zorga!
[Kaja] Mi havas povojn, Amael — povoj estas alprovindaj!
[Amael] Vi estas juna, Kaja. Vi ne scias kion estas boneco.
[Kaja] Mi volas scii. Mi volas provi sanktulon kaj detrui lin, kaj dispremigi lin, kaj meti mian piedon sur sankta nuko…
[Amael] Kaja, ne!
[Kaja] …igi lin furioza kaj fari lin suferi kaj poste puŝfaligi lin en la profundecon de l’infero.
[Amael] Kaja, ne!
[Kaja] Tiam mi estus demono kaj la filino preferata de l’ dio!
[Amael] Mi avertas vin, Kaja: forestu el bonuloj! Ili posedas povon kiu detruas korojn — grandan povon, misteran, profundan, pri kiu vi ne komprenas.
[Kaja] Povon? Kiun povon?
[Amael] Oni nomas tion: Amo. [Signante malbenon] Dio de mallumo, pardonu vian perditan infanon.
…
[Gustumante akvon el cervfontano, Marko] Ĝi estas dolĉa. [Marko al Arndis] Mi miras, se estas vera, ke tiu ĉi fonto havas kuracpovojn?
[Arndis] Via aspekto estas pli bona.
[Marko] Freŝa, pura aero revivigas min.
[Arndis] Viaj okuloj estas klaraj.
[Marko] Dum lastaj tri noktoj mi estis ebla dormi — sen audi tondrojn, sen sonĝi pri bataloj.
[Arndis] Vi estas ebla marŝi; viaj vundoj kuraciĝas. Ne estas longe antaŭ vi povos kuri.
[Ili ridas, Arndis] Ni plantos vian vergon, Marko, kaj lilioj kreskos.
[Marko] Jene, Marko, vi decidis vivi, finfine.
[Arndis] Marko, rigardu niajn vizaĝojn: ĉu vi pensas same, ke ni ne aspektas same? Mi devas konfesi ke, escepte pro nia nomo, neniam oni scius, ni estas frato kaj fratino.
[Marko] Ĉiuj scias! Ili sentas ĝin: la sam’ sango, sam’ koro, sama animo.
…
[Amael] Fratino, por la lasta fojo, mi petegas vin, ne klopodu preni lin — li estas vere bona.
[Kaja] Pio? Dion timanta? Kio estas tiel danĝera en tio?
[Amael] Li konfrontis la morton, Kaja.
[Kaja] Ĉiuj ili konfrontos la morton iam.
[Amael] Li estis sentima.
[Kaja] Ĉu tio estas tiel bona kaj nobla? La bestoj en la kampo havas kuraĝon. La plej malgranda birdo bategas siajn flugilojn por forŝiri mustelon el sia nesto.
[Amael] Sed lia kuraĝo iris krom memprotekto. Kiam morto ekaperis en fajrstormo, li ne turnis sian dorson sur siajn falintajn kameratojn. Li eniris kaj elportis ĉiun el ili kaj revivigis ilin. Mi avertas vin, Kaja. Ĉi tiu modesta viro, ki’ ne deziris honoron, tiu viro estas heroo!
[Kaja] Li estas mortema viro.
[Amael] Brava heroo, brava kaj bona!
[Kaja] Tial, li havas animon ki’ meritas batalon. Ne ekzistas herooj brulantaj en la fajro de l’infero! Neniuj el martiroj, nek sanktuloj. Ne provu haltigi min, Amael — mi avertas vin! Estu zorga! Protektu vin, gardu vin de bedaŭro aŭ compato. Gardu vin de larmoj!
…
[Kaja al Marko] Ĉu tio estas via lando?
[Marko] Mi loĝas tie ĉi.
[Kaja] Ĉu vi konas la ŝoseojn?
[Marko] Mi konas la ŝoseon de la muelo kaj de la rivero.
[Kaja] Helpu min — ĉu estas ŝoseo por la rikolto? L’avertilo de la vojkruciĝo estas rompita de la vento.
[Marko] Ĉu vi perdiĝis?
[Kaja] Jes.
[Marko] Kiam vi laste manĝis?
[Kaja] Mi ne memoras…
[Marko] Venu. Venu! Sidiĝu. Mia fratino bakis panon. [Al Arndis] Arndis! [Al Kaja] Ni havas fromaĝon kaj vinon… [Al Arndis] Alportu iom da manĝaĵon. Ni havas vojaĝanton perditan kaj malsatantan. [Al Kaja] Mi alportos al vi akvon.
[Kaja] Ne — mi sentas bona nun, dankon. Mi trinkis el la fontano malantaŭite.
[Marko] La cervfontano? Ĝi estas supozata havi kuracpovon, sed ŝajne tio ne estas vera. Vi ne devus iri tra la arbaro sola.
[Kaja] Mi ne havas elekton.
[Marko] De kie vi venis?
[Kaja] Avernus, apud lago — ne estas agrabla loko.
[Marko] Kial ne?
[Kaja] Vaporoj eliras el la lago kaj mortigas birdojn.
[Marko, dum Arndis alportas panon] Aha!
[Arndis] Foriĝas la lumo. Same kiel antaŭ stormo, sed mi ne vidas nubojn.
[Marko] Estas eklipso!
[Arndis] Mi neniam vidis unu.
[Marko] Ne rigardu ĝin. Alie la pupiloj malfermiĝos, kaj la flagro brulos viajn okulojn.
[Kaja] Ĉu estas signo?
[Marko] Kion vi signifas?
[Kaja] Ĉu ĝi estas sekuro de bono aŭ de malbono?
[Marko ridas] Kelkaj personoj vidas drakon englutante la sunon, sed nur estas la luno pasante inter la tero kaj la suno, la luno lasante ombron.
[Arndis] Iĝas malvarme.
[Marko] Nur dum momento.
[Arndis] La bestoj eniras.
[Marko] Ili pensas ke estas nokto.
[Audante sonorilon, Marko] Vesproj a la tagmezo!
[Arndis] La kokinoj ripoziĝas. Mi esperas ke tio ne malhelpu ilin ovmetante; ja ni bezonas la ovojn.
[Marko al Kaja] Ĉu vi timas?
[Kaja] Ne. Ne nun.
[Marko] Kie estas Arndis?
[Kaja] Sekura. Interne.
[Eklipso finante, Marko] Jen, ĝi estas finita. [Al Kaja] Ĉu vi sentas la lumon revenante? Estas matene. Ni pasiĝis la nokton kune.
[Kaja] Estas tempo foriri.
[Marko] Vi estas bonvena resti.
[Kaja, citante Amael] “Kiam la greno maturigis, iu devas rikolti ĝin.”
[Marko] Sed vi ne povas daŭrigi tutsole, ne tra la arbaro.
[Kaja] Mi povas sekvi la marbordon, laŭlonge la klifoj.
[Marko] Restu tie ĉi, mi petas! Diru al mi vian nomon!
[Kaja] Mia nomo estas Kaja.
[Marko] Kaja! Lasu min iri kun vi, por unu mejlo, almenaŭ ĝis vi trovos la vojon.
[Kaja] Kaj via fratino?
[Ridante, Marko] Ŝi esta sekura.
…
[Arndis] Marko! Marko… Mi ne povas vidi! Helpu min, Marko! Marko, mi ne povas vidi! Marko… Helpu min, Marko!
[Nevedebla ĉeestiĝas Amael, kaj Arndis kriegas] Aaaah!
…
[Marko] Mi portus vin trans, sed mi dubas ĉu mi havas la forton.
[Kaja] Ĝi ne estas profunda — ni povos vadi.
[Marko] Estas vojeto sur alia flanko.
[Kaja] Ni povos sekvi ĝin ĝis la maro.
[Marko] Ĉu vi ŝatas la maron? [Ili vadas trans rivereton] Atendu min, militiston protektanton! Kiamaniere mi povos gardi vin sekure de danĝero?
[Kaja] Kiu volus endanĝerigi min en mezo de la tago?
[Marko] Kelka demono povus salti sur vin kaj blagi vin.
[Kaja] Demonoj kiujn mi konas estas kiel katoj: ili ne ŝatas akvon.
[Marko, falita en akvon, ridas] Kaja, atendu! Unu kaptis min!
[Kaja] Ĉu vi estas sin kontuzita?
[Marko] Neniuj rompitaj osoj, sed mia animo estas trasorbigita.
[Kaja] Kia protektanto vi estas! Estas bone ke mi ne lasis min porti de vi.
[Marko] Mi ne povas eĉ stari!
…
[Ili kisas, Kaja] Marko…
[Marko] Kiel vi scias mian nomon?
[Kaja] Via fratino nomis vin “Marko”.
[Marko] Ni devas fari fajron.
[Kaja] La suno sekigos vin. La sablaj dunoj estas varmegaj kiel la dezerto.
[Marko] Kiel vi scias…?
[Kaja] Ni havas sablajn dunojn kie mi naskiĝis. Vi demandas min…?
[Marko] Mi volas ke ĉio estu… akurata.
[Kaja] Ĉu io ĝenas vin?
[Marko] Mia koro estas bateganta.
[Kaja] Prenu min al la sablaj dunoj.
[Marko] Kaja, revenu kun mi, ree al la vilaĝo; restu kun mi, al la dometo.
[Kaja] Ni povus ripozi je la suno, nudaj…
[Marko] Kaja…
[Kaja] …kune.
[Marko] Mi deziras ke ni estu kune, ke ni restu kune, kiel viro kaj virino. Mi volas havi infanon.
[Kaja] Mi deziras ripozi je la suno…
[Marko] Kaja…
[Kaja] …apud la maro, je la fino de la tero, je la fino de la mondo.
[Marko] Kaja, neniu iam diros al vi kiel fari, kaj neniam iu malpermesos vin ion aŭ diros al vi… ne. Mi deziras vin, Kaja. Vi scias ke mi deziras vin. Sed estas pli ol nur kuŝigi je la suno nudaj. Mi deziras ke ni estu kune, sed gravas tre malmulte se niaj animoj ne estas unuigitaj.
[Kaja] Mi ne havas animon.
[Marko] Ne diru tion!
[Kaja] Ne diru ion! Ne parolu — mia spirito estas trempita, mia koro estas bateganta. Mi sentas doloron kiel tajdon, la suno kaj la luno proksimiĝantaj kaj unuiĝantaj.
[Marko] Kaja, venu kun mi! Kaj lasu min montri al vi kiel ni povas unuiĝi. Venu kun mi!
…
[Marko] Mi amas vin, Kaja. Dormu, Kaja, dormu. Mi portos vin hejmen.
[Amael, ne videbla, al Arndis] Reiru! Haltigu ilin! Haltigu ilin! Reiru al la katedralo. Sekvu la sonon de la sonorilego. Marko estas tie — iru al li!
[Arndis] Marko? Marko!
[Amael] Iru al li! [Fronte al la katedralo] Haltigu lin! Alvoku lin! Voku lin! Haltigu lin!
…
[Kaja kuras el la katedralo en la kampon, falas teren, Amael] Fratino, kion li faris al vi?
[Kaja] Li portis min…antaŭ l’altaro.
[Amael] Li malpurigis vin, koruptis vin per amo!
[Kaja] Jes. Li deziras min, li amas min.
[Amael] Li detruis vin. Fratino! Vi devas venĝi tiun sanktan abomenaĵon. Kraĉu sur lian kapon. Venĝegu, fratino, venĝegu!
[Kaja] Min perfortis, tro forte por mi!
[Amael] Mi ne signifas vin, Kaja. Disigu la surfacon de la tero, malfermu la inferon, kaj malligu la Incubus!
[Kaja] Incubus?… Ho, Incubus!
…
[Enirante katedralon, Arndis] Marko? Mi povas vidi vin! Estas mallume, sed ja mi povas vidi la kandelojn kaj la Crucon. Marko! Dankon al Dio!
[Marko] Arndis, kio okazis? Diru al mi.
[Arndis] Mi estis blinda de kiam estis eklipso. Mi vokis kaj vokis. Mi serĉis vin — estis kiel inkubo.
[Marko] Vi estas sekura nun.
[Arndis, vidante vangvundon de Marko] Via vizaĝo, Marco…?
[Marco] Ne demandu min! Mi ne scias, mi ne comprenas…
[Arndis] Kie ŝi estas?
[Marko] Mi ne scias. Mi vidis timon kaj teroron en ŝiaj okuloj. Kriegis kaj ekbatis kun mi. Poste ŝi forkuris.
[Arndis] Kien ŝi iris?
[Marko] Malproksimen. Tien.
[Arndis] Ĉu vi amas ŝin? [Marko kapjesas] Vi ne konas ŝin!
[Marko] Mi konas ŝin, en mia tuta vivo. Mi rekonas ŝin kiel iun ki’n mi amis dum mil jaroj.
[Arndis] Tiam vi estis… Ni reiru. Iĝas mallume — ja mi povas vidi dum nokto.
…
[Amael kaj Kaja marŝas ĝis la templo de nigraj mesoj; preĝante mallumulon, Amael] Dio de mallumo, unu el viaj filinoj estis pervertita. Mortemulo kortuŝis ŝin, koruptis ŝin per ago de amo. Dio de mallumo, ŝi estas tie ĉi, antaŭ vi, ploregante kun malamo, envenenigite, petegante venĝon.
[Aperante Incubus, Kaja] Incubus, mia frato, venĝu min!
[Incubus] Morte!
[Amael] Ne, ne mortigu lin. Li estas in stato de graco — li mortus benita.
[Kaja] Mi deziras lian animon.
[Amael] Prenu lin okulon por okulo.
…
[Nokte, ĉe la dometo, portante manĝaĵon al sia frato, Arndis] Estas malfrue — vi devas enlitiĝi.
[Marko] Ĉu vi vidas plibone?
[Arndis] Jes, mi vidas perfekte dum la nokto. La mallumo ŝajnas pacigi min.
[Marko] Mi kondukos vin a la kuracisto en la mateno.
[Arndis] Ne vere vi legas, ĉu ne?
[Marko] Ne. Mi ne povas.
[Arndis] Pensu pri ŝi, Marko. Se vi sentas por io plori, mi ne aŭdos vin.
[Marko] Ne gravas, se vi aŭdas min. Mi estas vivanta, nun.
[Arndis] Ĝi estas bone, ke oni havas por kiu plori.
[Marko] Mi amas vin, fratino.
[Arndis] Mi preĝos por ŝi, Marko, kaj por vi — ambaŭ vi.
[Marko] Preĝu multe. Bonan nokton.
[Arndis] Bonan nokton.
…
[Sonĝe Kaja alvokas] Marko! Marko!
[Marko, al Arndis] Arndis, ĉu vi aŭdis iun voki min?
[Arndis] Mi aŭdis hundon…
[Marko] Mi ne povas ripozi.
[Arndis] Mi akompanos vin ĝis la kampo.
[Marko] Vi estas duondormanta — restu tie ĉi. Mi rigardados ĉirkaŭe.
[Arndis] Ne iru tro malproksimen.
[Kaja, lontane] Marko!
[Serĉante, Marko] Kaja? Kaja? [Vidante ŝin] Kaja!
…
[Amael al Incubus] Ŝi kondukos lin al la maro. Lia fratino estas tutsola, atendante lin. Aperu antaŭ ŝi kiel juna viro — konduku ŝin tie ĉi al la Edzinĉambro.
[Aperante antaŭ dometo kie atendas Arndis, Incubus] Psst!
[Arndis] Kiu vi estas? Kion vi volas? Kiu vi estas?
[Incubus] Via frato bezonas vin. Li petis min veni vin serĉi.
[Arndis] Kie li estas?
[Incubus] En la malnova domo, tien. Li entris por serĉi iun. La planko malfermiĝis…
[Arndis] Ĉu li estas vundita?
[Incubus] Li estas prenita, implikita.
[Arndis] Mi metos miajn vestaĵojn.
[Incubus] Ne! Montru al mi vian robon. Ĝi estas… blanka por pureco.
[Arndis] Mi ne povas spiri.
[Incubus] Ne fermu viajn okulojn. Rigardu min. Venu kun mi. Venu! Venu kun mi.
[Enirante la malnovan domon, Arndis kriegas] Aaaah!
[Incubus] Diru la meson!
…
[Amael] Li venas hejmen. Fermu ŝian buŝon. Mutigu ŝin!
[Incubus] Ŝi ne havas langon.
[Trovante nur ŝian robon, Marko] Arndis!
[De Incubus ĵetita Arndis teren, Marko] Arndis! Ho Dio! Arndis!
[Per la lasta spiro, Arndis] Marko, savu vin, en nomo de Dio.
[Marko signante Crucon sur korpo de la fratino, Incubus] Ŝia animo ekbrulu en infero!
[Marko luktas kontraŭ Incubus, Amael al Incubus] Ne mortigu lin! Ne lasu lin transiri — lasu lin ŝmiri sian animon… per murdo! [Marko vundas Incubus, Amael al Kaja] Via nun — lia animo estas makulita per sango.
[Kaja al Marko] Venu fora, venu kun mi! Mi vin kaŝos en la marĉoj apud la maro.
[Marko] Ĉu li estas… mortiĝis?
[Kaja] Rigardu.
[Marko] Ĉu vi vidis min fari ĝin?
[Kaja] Vi mortigis lin pro venĝo.
[Marko] Venĝo?
[Kaja] Vi kaŝos la kadavron — neniu scios ĝin. Ni povos forkuri kune.
[Marko] Mi sentas mian animon mortiĝi, subeniri… mi vidas nubojn mallumajn.
[Kaja] Marko, Marko, venu kun mi! Marko, venu kun mi.
[Marko] La fajro estas antaŭ nin — ĉu vi vidas ĝin? La tero estas kiel glacio… aŭ folio de glaco. Rigardu la brilon — kampoj de fajro! Pluvoj kaj tempestoj turmentaj. Mi sentas spiron brulantan mian vizaĝon. Miaj manoj… rigardu ilin! Truojn kaj cindrojn! Kaja, estas figuroj batalantaj en la fajra aero! Sunaj eksplodoj! Lumuloj! Viro kaj virino! Patrino! L’okulo de la nokto. Mi vidas la koron de l’ mallumo, l’universon envolvigante, altirante mian spiron, mian sangon, mian vivon… malsupren, malsupren, malsupren…
[Kaja] Venu fora! Venu kun mi! [Aŭdante sonorilegon] Ne aŭskultu! Marko, ne!
[Marko] Mi volas savi mian animon.
[Kaja] Via animo estas mia!
[Marko] Ne, Kaja. Mia animo apartenas al Dio!
[Kaja] Mi amas vin, Marko!
[Marko] Helpu min, Kaja. [Malproksimiĝante] Helpu min, Kaja.
[Kaja] Mi amas vin! [Al Amael] Li estas mortanta.
[Amael] Fratino, alkonduku vian heroon malsupren, al la abismo. [La du luktas, Kaja fuĝas kaj Amael fortiras tranĉilon el korpo de Incubus, kiu leviĝas]
…
[Ĉe la katedralo, aperante al Kaja, Incubus] Vi apartenas al dio de l’ mallumo. [Incubus ŝanĝas sian aspekton al tiun de kaprego kaj batalas kontraŭ Kaja, kiu finfine diras] Mi apartenas al Dio de la Lumo!
[Marko savas Kaja, altirante ŝin trans la sojlo de la katedralo]