Cinema history’s first film in Esperanto: “Angoroj” (1964)

As happened in the case of “Incubus”, the 1966 film with dialogue in Esperanto, the screen-writer and director of “Angoroj” (“Panic Attacks”), Jacques-Louis Mahé, angered by the critical and box-office failure of his film, attempted to destroy all copies of the original. Three copies remained, and in 1991 “Angoroj” was roughly restored; it can now be viewed in its entirety on YouTube.

Will there ever be a public for films entirely in Esperanto? I think there already is, although those who understand the language to some degree and enjoy it will not fill theaters. When the purpose of a film is basically didactic — telling a story in simple language, learners will watch and pay to watch. The moviemaker will have to accept that the work is a labor of love; the passion for this beautiful language will have to be her/his primary motivation, rather than gain or fame.

Please scroll down through the blog posts here, until you find an entry regarding “Incubus”, with an explanation of how my junagxa pasio for Zamanhof’s constructed (or “composed”) language has reawakened in my elder years and has led me into the toil of transcribing the spoken dialogue of these two films. Some may consider this a foolish waste of my time. For me, it is a contemplative exercise that has given me insight into the nature of the human as a conversational animal. We do not speak to each other for purely utilitarian ends: conversation at its best brings the speakers and listeners into a state of communion beyond the sense or intended purpose of the words exchanged. The dream of Zamenhof is also a kind of prophecy: every sentence in Esperanto expresses the hope for, and intention of, an interpersonal and social bonding that is not contingent on membership in an ethno-linguistic tribe or on citizenship in an empire past or present.

Here is my transcription, posted here for the sole purpose of educating the readers and promoting the idea of a language spoken by no army — vortaro sen militistaro — a language of freedom and friendship — liberiga lingvo.

ANGOROJ: verke de J.-L. Mahé, transkribita de Tomaso Matus.

[Forscena voĉo] Urbego: oceano da domoj, formikejo da homoj, kie najbaras belo kaj trivialo, virto kaj krimo. Parizo: la ĉivito de la spiritaj lumoj, la Ville Lumière, kaj la urbo de la spritaj distroj, the Gay Paris. Parizo: la eterna allogo de la turistoj, kiu dividas sin inter la grandiozo kaj la kuriozo, inter Notre-Dame, la Eiffel turo, kaj la Place Pigale; la Operdomo kaj la plezurlokoj; inter la Triumfarko kaj la blanka preĝejo de la Sacré-Coeur.

Sed apud tiu duobla vizaĝo de la malnova metropolo, estas ja aliaj, pli malbrilaj, iafoje pli pigritaj. Unu el ili sin montras, kiam oni malsupreniras norden, al St. Ouen: ĝi estas la Marché aŭ Puces, la Pulbazaro. Tie, laŭlonge de popoldensaj aleoj, sterniĝas ĉiuj defalaĵoj de la granda urbo, vivoskorioj, el kiuj ĉiu vendanto aŭ aĉetanto provas tiri ian profiton, kiel ajn ne verŝajne tio povas plejofte esti. La Pulbazaro prezentas en si mem apartan grandan vilaĝon, kun sia flaŭro, el barokaj komercaĵoj, kaj sia faŭno, el pli-malpli leĝaj komercistoj, el kies montrejoj, de tempo al tempo, saltetas la insektoj, kiuj donas sian nomon al tiu stranga bazaro.

Miksamaso da revendataj ŝuoj, da kanadaj jakoj, da modestaj luksaĵetoj, kiujn okaze ne malŝatas juna fraŭlino. Jen lampoj, petrolaj kompreneble; horoloĝoj, kiuj jam delonge ne plu konas la horon; matracoj; fiakraj lanternoj; unu ŝpinrado; unu preĝejkoko; elmontrado de juveloj; vicoj da klozetseĝoj modernaj, apud alia seĝo malmoderna, kaj unu antikva sed reĝa; ligna busto de episkopo apud pentraĵo de forgesita mondanino, kaj la kandelingoj kaj kandelabroj, kiuj ŝajnas inspiri tiun kitariston; aŭ eble spektaklo de meĥanikaĵoj. Kaj kiu artisto lasis al ni jenan panoramon de Orleano, ĉi tiujn klasikajn portretojn, tiun buston de virino, aŭ eble vi preferus la senfiguran pikturon? Vivon al tiu senorda fatraso donas la langoviglaj bazaruloj.

Rimarku ĉi tiun junan virinon: ŝin oni nomas Irena, kaj ŝi estas tre ĉarma, ne? Ĉirkaŭrigardanta, senhaste, amuze, scivole, preskaŭ kiel naiva knabino — ne tro fidu ŝin, ĝustatente memorigas al ni malantaŭe la nigra-blanka krozanta aŭto! Kaj tiun ĉi, kiel vi pritaksas? Lia nomo estas Henriko; en tiu medio, oni ne tro zorgas pri la familiaj nomoj. Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis; ne esperu de li tro da delikateco. Kaj jen Karleto: ankoraŭ unu maltrankviliga figuro. Ŝajne li iun serĉas — ĉu kunulon por ludi kartojn? Ne — pli probable viktimon de kiu eltrudi monon. Nu, kial ne ĉi tiu digna miopa burĝo?

Pretaj ĉiuj? La filmo povas komenciĝi!

[Policano, dum Irena ridegante forkuras el domo] Kiom da frenezuloj estas en libereco! [Kun alia policano li entras tra malfermita pordo en domon el kiu Irena foriris]

[Polica komisaro] Se tiuj du stultuloj estus almenaŭ arestintaj tuj la virinon, mi estus gajnintaj du semajnojn da enigmojn kaj da senutilajn supozojn. Anstataŭ tion fari, ili lasis ŝin forflugi, vizitis la domon — por kion trovi? Du kadavrojn, du revolverojn, la unuj sen rilatoj kun la aliaj, ĉar ne tiuj du revolveroj fabrikis la kadavrojn. Kiom da tempo perdita! Nu, ĉar fine oni retrovis la ulinon, mi sentas ke mi proksimiĝas al la konkludo de miaj cerbumaĵoj. [Al sekretario] Ŝi estas tie ĉi?… Bone! Alportu la ŝlosilon de l’ mistero. Nu, taĉmento, exteren!

[Policiano] Jes, ĉefo!

[Komisaro al Irena] Do, ĉu vi retereniĝis post viaj emociitoj? [Sen respondo] Vi ne estas babilema. Tamen ŝajnas ke estas nun oportuna momento por rakonti. Do, kio okazis?

[Irena] Nu, Jen… Ĉio komenciĝis unu dimanĉon. Matene. Sur la Pulbazaro.

[Karleto, al la Burĝo] Vi interesiĝas pri kurozaĵoj?

[Burĝo] Iom.

[Karleto] Pri antikvaĵoj? Bildoj? Aŭtografoj?

[Burĝo] Aŭtografoj? Jes. Ĉu tie ĉi vi konas iun?

[Karleto] Oooh, mi mem havas multajn.

[Burĝo] Ĉu mi povas vidi?

[Karleto] Jes.

[Burĝo] Kiajn?

[Karleto] Alexei, Waringhien, Zamenhof.

[Burĝo] Raymond Schwartz?

[Karleto] Raymond Schwartz, kompreneble! Mi havas tion hejme — se vi bonvolas veni kun mi… [Ambaŭ iras al domegaĉo; Karleto malfermas pordon, eniras Burĝo; Karleto restas ekstere, ŝlosas pordon. Krom pordo oni aŭdas bruojn, kaj la Burĝon kriantan angore]

[Nokte. Fenestro lumigita de apartamento. Ene, Henriko plende parolas kun Karleto] Alian fojon, vi povos provi kolpon pli diskretan. Ĉiuflanke estas najbaroj. Se la ulo estus blekinta pli forte, ni ĉiuj nun estus en karcero.

[Karleto] Vi preferas in pac’ vivi. Bedaŭrinde, kelkfoje oni devas improvizi, ĉu ne?

[Henriko] Improvizi? Absolute ne! Se vi agas iam, ie, kaj iel ajn, vi frue aŭ malfrue fiaskos! Definitive! Koncerne min, mi de nun malfidos de viaj improvizaĵoj.

[Karleto] Oj, ve! Sed komprenu do, kolbaso, ke oni devas kelkfoje konsenti pli da riskoj.

[Henriko] Riskoj… ĉu viaj aŭ miaj? Viaj, atendi ekstere, dum mi faras aĉan laboron. Tiel, se la etoso putriĝas, vi estas la unua al forgalopi gvaten per rakedo inter la pizangoj, nek vidite, nek aŭdite! Dum kio restas al mi? La plora rolo klarigi la situacion al la petoluloj de l’ polico. Ĉar hodiaŭ, se unu estus kroĉita sur la loko mem, ĉu estus vi, aŭ mi?

[Karleto] Kompatindulo. [Al Irena] Li tuŝas mian koron. [Al Henriko] Kio? Mi alportis al vi aferon zorge enpakitan. Vi ne multe bezonis kliniĝi por ĝin preni, kaj vi al morto gruntas? Nu, ĉu vi esperis ke mi alportus al vi la marionulon tute arostitan? Kaj sur pleto preferinde? [Al Irena] Ĉu ne vere, Irena?

[Irena] Ha! Laŭ me, viaj diskutaĉoj… Pli utile: Morto kion al vi alportis?

[Karleto] Jes, anstataŭ tion vortolaksi.

[Henriko] Se min pravigus vi, tio mirigus min.

[Irena] Kial do? Estas vera ke vi ĉiam atakas lin, tiun elektulon. Tamen, kion vi farus sen li? Ah? Ho jes, ja, vi montras grandan parolfaŭkon nun, sed ne estas same kiam li devas prepariĝi al laboro. Ĉar teorio kaj vi estas en konflikto, ĉu ne? Tiam, oni ne aŭdas vian melodian voĉon, eĉ ne susuretojn. Nur poste aperas la riproĉoj. Kvazaŭ hazarde, ĉiam al momento de la kontoj!

[Henriko, batante sur tablo] Sed sankta tombo de Di’!

[Irena] Ah ne, Henriko, ne ekscitiĝu… Mi kunsentas ke, por esti virego, vi havas la taŭgan bicepson kaj sufiĉan pezon — ĉefe la pezon! Eĉ mensan. Ĉu mi ne pravas, Karleto mia?

[Henriko] Oh, sufiĉas! Mi neniam diskutas kun pupinoj. Jen ankaŭ fikutimon kiun vi donas al ili. Kio estas en tio. Paperaĵoj. Paperaĵoj. Kaj vi nomas ĝin “aferon bone preparitan”? Fruegeman ĝenon por paperaĉojn?

[Karleto] Eh! Silentu! [Legante el karteto] Raul de Poassac, membro de l’ Akademio, Beletristo, Ĵurnalisto. Diru: oni ne manĝigas tion ĉiutage al vi — akademianon!

[Irena] Kion iris li araĉi sur la bazaro?

[Karleto] Certe, aĉeti kuriozaĵojn. Sed ankaŭ sendube por dokumentiĝi. Eble li preparis romanon.

[Henriko, kontante bankonotojn] Dudek kvin, ses, sep, ok, naŭ, tridek, unu, du, tri…

[Karleto, mirante foton de belulino] He he! Ŝi estas manĝinda, tiu musino! [Donas foton al Irena]

[Irena] Ha! Mi amas vin plimulte — komparu zorge, Henriko mia… [Legante el dorso de l’ foto] “Al Raul, mia kara amaĵo — Junio, milnaŭcentdudekkvin”.

[Karleto] Tio okaze, vi ne devos tro multe barakti por esti pli seksaloga, ĉar post tridekkvin jaroj ŝi havis tempon por delikate velki, la dolĉa amikino.

[Henriko] Tre plaĉas al mi viaj klaĉaĵoj. Vi babilas, vi salivumas, sed la plej klara punto en l’anekdoto estas ke la tuta operacio konkludiĝas por profito de kvincent frankoj.

[Karleto] Diru al mi: ĉu vi eble supozas ke mi tute kretiniĝis?

[Henriko] Kial? Eble vi opinias ke mi ne sufiĉe laboris por kvincent frankoj?

[Karleto] Al vi mi firme konsilas ke vi ne plu klaunaĉu! Vi ja scias ke ni konvenciis pri duono duono. Kompreneble, la rento ne estas spezo. Tamen kontrakto estas kontrakto.

[Henrike] Okej. Sed condiĉe ke l’afero valorigu la penan, aŭ tiun fojon vi provos trovi ion pli bonan, aŭ ekstrakti… vin mem!

[Karleto ŝlosas pordon, al Henriko] Sidiĝu! Eta kapo mia, mi lasas al vi kvin minutojn por redoni al mi la monon. Se ne…

[Henriko] Ĉu vi pretendus min timigi?

[Irena] Ah, silentu! Kaj preferinde aŭskultu tion ĉi. “Raul, mi provis ami vin. Mi ne sukcesis. Mi foriros kun la viro de mia vivo. Restu en viaj nuboj kaj lasu min trankvila. Paŭleta”. Eble, jen estas la fino de bela amromano.

[Henriko] Jen, tiu aĉo!

[Karleto] Konklude, se liaj glandoj ankoraŭ turmentas lin, ŝajnas ke mi tre utilis al li.

[Irena] Eh, minuton! Datita Januaro milnaŭcentdudekses. Ekzistas ankaŭ postskribaĵoj: “Viaj minacoj ŝanĝas nenion”. Jen, jen… minacoj! Do, pliverszajne al la virino vi utilis.

[Henriko] Jes, ja, prave! Eble eĉ ni povus iom negoci. Ĉu ne? Sufiĉus ke ni retrovu la ulinon.

[Karleto] Ah, lalala. Kaj vi iros ŝin viziti, sendube. Vi diros, “Pardonu, sinjorino, Mi havis la honoron liberigi vin de danĝera ulo; je kioma sumo vi taksas mian servon? Ah, se mi estus perfida, vi meritus ke vin lasu min ami”. Vi ridaĉus, sed ŝi ekkrius, “Dankon, novela kavaliro. Post tio, mi povos rifuzi al vi nenion. Prenu mian koron!” Kiu scias? Eble tiu favorus al vi bonajn momentojn. Ĝi certe estas koro spertoplena. [Okulante Henrikon] Bedaŭrinde vi riskas pli verŝajne kroĉokapton de unua klaso. Kaj ĉar ni estas en la sama vagono, mi pli ŝatas ke vi restu trankvila. Ĉu komprenite? Cetere, ĉu la ulino estus sufiĉe stulta per trakti kun vi post tridekkvin jaroj?

[Irena] Oni povas nenion aserti; en neniu persono venĝemo estas bestia sento.

[Karleto] Bone, sufiĉas! [Al Henriko] Mia virtulo, ankoraŭ mi atendas la dudekkvin sakojn.

[Henriko] Sakojn?

[Irena] Jes, en bona franca slango. [Sakoj = cent frankoj]

[Karleto] Do, nu…?

[Henriko] Mi jam respondis al vi.

[Irena] Ah, ne rompu nian kapon, Henriko! Mi scias ke fine vi ellasos la monon. Sed ĉu vi almenaŭ fine serĉis, ĉu vi ĉirkaŭrigardis: povas esti valoraĵoj, friponaĵoj; rigardu plu!

[Karleto] Kio jen estas? “En okazo se mi subite mortus, bonvolu resendi la ĉi-internan leteron al tiu adreso”. Sinjorino Paŭleta Fonta, vojo Almozoj, Saint-Tropez. [Al Henriko] Ĉu vi poŝtos ĝin?

[Henriko] Baru vian kloakon! Kaj ne perdu tempon — malfermu! [Karleto silente legas leteron, poste metas ĝin en poŝon]

[Karleto, salutante Henrikon] Saluton. Konsentu, virtulo mia: mi… mi havas pliprofitigajn okupojn.

[Henriko] Ĉu vere vera tiu vero estas? [Eltiras banknotojn el poŝo] Jen… Vi bone taŭgas teni okule, jes, sed…

[Karleto, metite manon sur sian poŝon] Estu tiel… Sed jen lasta foje ke ni laboras kune. Aŭskultu: “Vi tre korvundis min iam antaŭlonge. Mi suferis multe kaj akre, sed mi pardonas al vi”.

[Irena] Vidu — jen de li la minacoj: beletristo, poeto, “Mi pardonas al vi”. Kiu al li povas elfuzi kiel kriplaĉulo?

[Karleto, legante] Ah… “…mi pardonas al vi. Mi supozas ke, post ĉio ke vi suferigis al mi, miaj paroloj vin surprezos. Tial, mi konfirmos ilin per agoj. Mi volas ke vi povu konkrete memori pri mi. Pro multaj motivoj mi ne povas vin mencii en mia testamento…”

[Irena, daŭrante legi leteron] “…sed tio ne ŝanĝas mian decidon rilate vin. Vi certe ne forgesis la domon kiun mi aĉetis por vi: 8, strato Jossinet. Mi daŭre vivas tie. La seruroj restas la samaj, kaj iliajn ŝlosilojn vi havas…”

[Karleto] “Venu do al Parizo, urĝe antaŭ ol la leĝistoj, kaj iru tuj straton Jossinet — neniu konas vin, neniu vin ĝenos. Iru al la kelo, kie vi trovos, en tre speciala kofro, tion, kion ekster ĉiestio mi destinas al vi”.

[Henriko] 8, strato Jossinet.

[Irena] “In tre speciala kofro, tion, kion ekster ĉiestio mi destinas al vi”. Kio ĝi povas esti?

[Karleto] Ho, evidente. Ĉar la ulino devis resti nekonata, li ne povis lasi al ŝia nomo skribvaloraĵojn, kiujn ŝi ne povus negoci.

[Irena] Mia opinie, temas eksklusive pri oro, eble juveloj, kaj monbiletoj. Por vi ĝi estas laboro. Ĝi estas la ĉefa loto de la ĉia loterio, kiu falas el la ĉielo.

[Karleto] Do, ĉu ni iru?

[Henriko] Mi atendus.

[Irena] Kial?

[Henriko] Tiu letero estas antaŭpreparita. Ĝi estas sendube malnova. De kiam, la paĝo kiun li skribis? Povis okazi ŝanĝoj. Plie, li supozeble skribis aliajn, kiujn la taksistoj de la polico eble trovis en liaj poŝoj. Vi ne scias ĉu li ne dungis gardistojn por tiu domo, ĉefe se ĝi entenas gravan sumon. Ĉio ĉi povus okazigi malagrablajn renkontojn. Mi plivolonte irus antaŭe viziti la cirkaŭlokojn.

[Karleto] Hmmm, jes, por unu fojo vi ŝajnas prava. He he, malgranda nazo de bufaĉo mia, mi ne estas tiel stulta ke al vi aspektas. Ni ne defiu la sorton. Hmmm, aliflanke, ne gravas unu tago pli aŭ malpli.

[Henriko] Ni estu singardemaj.

[Karleto] Ja ja. Do, mi morgaŭ matene vagados en tiu kvartalo. Tiamaniere mi plibone, trankvile preparas mian aferon, kaj ni povas operacii la sekvantan nokton.

[Irena] Ĝuste, ĝuste. Kiam ni rendevuos?

[Henriko] Ĉu kun ŝi?! Ah ne! Vi, vi restos en via lito.

[Irena] Ĉu vi ne kredas min kapabla labori?

[Karleto] Tio ne estas kontraŭdiro.

[Henriko al Karleto] Sed hodiaŭ temas pri via laboro. [Al Irena] Vi bezonas trenaĵojn.

[Irena] Sed…

[Karleto] Sed nenio. [Al Henriko] Nu, ĉirkaŭ la naŭa, sur la stratangulo? Bone. Ĉu venas vi, Irena? Saluton.

[Irena proksimiĝas Henrikon, prenas monon kaŝe, kaj kisas lin frunte] Ĝis, pikuleto mia. [Tiras lian kaskedon sur l’okuloj, kaj foriras]

[Henriko] Vermoj! [Vidante mankon de la monbiletoj] Ŝlimvermoj! [Trinkas, relegas leteron de Raul, ridetas, prenas ilojn kaj revolveron] Lernantoj. Buboj. Bubetoj. Tro junaj. Bubetidoj. Tre bubetidaj. [Malfermas pordon, voltas por preni jakon, foriras]

[Irena kaj Karleto ĉe la stratangulo de strato Jossinet; Henriko mankas. Irena aperas, kaj Karleto diras al ŝi] Mi malpermesis ke vi venu ĉi tie.

[Irena] Ve… Feliĉe vi tial permesis al via karo amiko Henriko. Ĉu vidis lin?

[Karleto] Li malfruas. Sed li tuj venos.

[Irena] Eble… Se mi povas esti same bonvenonta kaj venita.

[Karleto] Kion mi devas kompreni?

[Irena] Ne cerbumu. Venu menso al la klarigon. [Kune kruĉas straton]

[Karleto, vidante seruron dismuntitan interne de palisaro] Sakre! [Ambaŭ eniras la domon tra fenestron]

[Irena] Ŝajnas ke li ne perdis sian tempon.

[Karleto] Putre!

[Irena] Jen problemo idiota: unu viro mortas, dua viro rabas, tria viro grumblas. Demando: Kiu pagos la fakturon de la elektro? [Ridetante] Verŝajne li ĵus eliris. Li lasis la lumon ĉie.

[Karleto] Putre de putre!

[Irena] Anstataŭ sakri, ni prefere intempe trovu la kelon. [Trovante eniron de l’ kelo] Eh, jene ankoraŭ! [Ili subeniras en kelon]

[Karleto] Jen. La speciala kofro!

[Irena, aŭdante strangan bruon] Karleto!

[Karleto] Nu kio… estas trablovo. Kio pli?

[Irena] Nenio. Nenio… aŭskultu! Karleto! Iu pasis malantaŭ la luko.

[Karleto] Ah, estas pasanto — la luko rigardas al la dorso strato.

[Irena] Ĉu vere? Antaŭe trablovo, nun tiu pasanto… vi trovas ĉion tute normala?

[Karleto] Oh, kial vi cerbumas? Se iu estus tie, jen la dueblecaj: aŭ li estas kuraĝulo ke jam estas antaŭ ni; aŭ li buliĝus en angulo por nin kaŝe observi. Sed li ne amuziĝus klakigi la pordojn aŭ preterpasi la lukojn. Do mi konsilas vin kredi, ke neniu ĉeestas.

[Irena, angore] Ne normale. Ne normale. Karleto, okazas io ne normala.

[Karleto, kolere] Auskultu: mi reos suprenviziti, por vin kuraĝigi. Post kio, mi esperas ke vi kvietiĝos. Sed ne plu mi kunprenos ulinaĉon dum la laboro. Tiu fanfaronaĉas, sed fronte al la realaĵoj, ĉio evaporiĝas! Pfff! Kaj pli: kiel premion, oni kredus ke vi vetis doni al mi timkolikojn.

[Irena] Karleto, vi ne lasu min tuta sola!

[Karleto] Sed tio daŭros nur unu minuton. Mi estas certa ke nenio okazis tie supre. Mi tion faras nur por ke vi ne tiom trumpetu. Nu lasu!

[Irena] Ne fermu la stratpordon. Mi estus pli trankvila se ni povus foriri rapide. [Ŝi prenas kaskedon de sur planko] Kio? [Al Karleto returnante en kelon] Jen.

[Karleto] Kio ĝi estas?

[Irena] Nu… la kaskedo de Henriko!

[Karleto] Mi jam scias ke li venis antaŭ ol ni.

[Irena] Sed ĉu vi ne opinias stranga ke li forkapis sian kaskedon?

[Karleto] Kial?

[Irena] Pensu: ĉu vi iam vidis Henrikon sen kaskedo? Eĉ supozante ke li lasis ĝin fali, ĉu vi imagas ke li reiris kun kapo nuda, eĉ ne provis ĝin repreni? Riske ke ĉiu foje oni observu al li la vizaĝon? Ne, ne estas eble. Estas neeble!

[Karleto] Do?

[Irena] Do? Do… io okazis tie. Tion mi suspektis jam kiam mi trapasis la pordon. Jes, mi sentas teruran angoron. Mi estas certa ke… [Rigardas propran manon] Sango! Vi vidas ja. Mi diras al vi, ke katastrofo trafis Henrikon! Ke ni ne restu ĉi tie! Ke ni forkuru tuj, tuj, tuj! Iu certe kaŝiĝas tie, kiu nin atentas, kiu nin observas, nin gvatas, kiu certe atakos nin kiel li atakis Henrikon. Karleto!

[Karleto] Aŭskultu min zorge! Mi ne scias kion Henriko elfaris tiome aĉa eĉ male. Se la sorto lin trafis, estas beno por mi, ĉar mi tre esperas ke tio okazis antaŭ ol li malfermis la kofron. Kaj vin mi ne plu volas aŭdi! Vi volis veni kun mi — jen ni ĉeestas! Sed vi diriĝu en angulon kaj ŝlosu vian ulinan truon. Vi foriros tiam kiam mi foriros, ne antaŭe! Sed mi ne plu vin aŭdu, fekaĉe! Ne plu vin aŭdu!

[Irena] Jes, ja vi aŭdos min, se vi ne lasos min foriri! Mi ne plu volas resti tie! Nenio plu estas farebla — jen mi volas foriri! Tio malbone finiĝos — oni rigardas nin. Mi ĵuras ke ies okuloj sekvas niajn gestojn.

[Karleto] Ja ne, ne estu nenio timenda. Kiam mi iris supren, mi vidis nenion suspektinda. Nenio moviĝis — ni estas solaj.

[Irena] Ne estas vera! Mi volas foriri! Mi timas, mi sentas ion. Mi ion divenas — mi tion flaras!

[Karleto] Oh, vi silentu ja! Mi avizas al vi, ke mi nenion rimarkis — estas neniu ĉi tie!

[Irena] Mi ne scias. Lasu min foriri, ĉar mi timas — ĉu min komprenas? Mi timegas!

[Karleto] Ah, putre! Sed lasu al mi silenton! Fekulin’!

[Irena vidas kadavron, kriaĉas] Aaah! Jen tie — Henriko! Henriko! [Karleto kliniĝas sur kadavron] Li mortis?

[Karleto] Kuglo en la ventron. Vi pravas: malbonodoras tie ĉi. Sed, ĉar reen ni estas, mi ne foriros kun manoj malplenaj. Tiom pli, ke tiokaze li — li povis kunpreni nenion. Nenion!

[Irena] Karleto, mi foriru, mi foriru, mi foriru. [Karleto iras ĝis kofro, malfermas ĝin, eksplodas io el ĝi, kaj kuglo lin trafas ventre. Ŝi freneziĝas kaj fuĝas el domo, ridaĉante]

About ashramdiary

Thomas Matus, who blogs this Ashram Diary, was born 1940 in Hollywood, California. Academics: A.B. in music from Occidental College (Los Angeles); S.T.L. in ecumenical theology from Athenaeum Anselmianum (Rome, Italy); Ph.D. in comparative mysticism from Fordham University (New York). Initiated into Kriya Yoga (by direct disciples of Paramahansa Yogananda) in 1958. Became a Catholic in 1960 and entered New Camaldoli Hermitage (Big Sur, California) as a novice monk in 1962. Lived for more than 30 years at the Monastery of Camaldoli in Italy. Traveled to India some 20 times; made frequent retreats at Saccidananda Ashram (Shantivanam) in southern India. Was in Brazil, off and on, from 1999 to 2006. Now back in California, he lives at the Hermitage in Big Sur and Incarnation Monastery in Berkeley, California. See: http://www.youtube.com/user/thomasmatus
This entry was posted in Arts and culture, cinema, Esperanto and tagged , . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s